Пользовательский поиск

Книга La ?ashundo de la Baskerviloj. Содержание - ?apitro 15 retrorigardo

Кол-во голосов: 0

?apitro 15

RETRORIGARDO

Estis fine de novembro. Holmso kaj mi sidis dum malvarma kaj nebuloza vespero amba?flanke de flamanta fajro en nia salono en Bakerstrato. Post la tragedia konkludo de nia vizito al Devono lin okupis du gravegaj aferoj, en la unua el kiuj li vidigis la abomenan konduton de kolonelo Apvudo lige al la fama ludkarta skandalo en la klubo Nonpareil, dum en la dua li defendis la malbon?ancan sinjorinon Montpensiero kontra? murdakuzo, kiu minacis ?in lige al la morto de ?ia duonfilino fra?lino Karero, la juna damo kiu, oni certe memoras, estis trovita post ses monatoj viva kaj edzini?inta en Novjorko. Mia amiko havis bonegan animstaton pro la sukceso, kiu rezultis el sinsekvo de malfacilaj kaj gravaj esploroj, tiel ke mi povis persvadi lin diskuti la detalojn de la Baskervila mistero. Mi atendis pacience la okazon, ?ar mi sciis, ke li neniam volus permesi imbriki?on de esploroj, kaj ke lia klarvida kaj logika menso rifuzis fortreni?i de la aktuala laboro por konsideri memorojn el la pasinteco. Kavaliro Henriko kaj doktoro Mortimero tamen estis en Londono, survoje al tiu longa voja?o, kiu estis rekomendita por la refortigo de liaj frakasitaj nervoj. Ili vizitis nin je tiu sama posttagmezo, do estis nature, ke la temo prezentu sin por diskutado.

— La tuta irado de la okaza?oj, — diris Holmso, — el la vidpunkto de tiu viro, kiu nomis sin Stepeltono, estis simpla kaj rekta, kvankam al ni, kiuj komence ne havis eblecon scii la motivojn de lia agado kaj povis nur ekkoni parton el la faktoj, ?io aperis ege komplika. Mi jam havis avanta?on de du konversacioj kun sinjorino Stepeltono, kaj la kazo estas nun tiel komplete ordigita, ke mi ne scias pri io, kio restas sekreta anta? ni. Vi trovos kelkajn notojn pri la afero en la rubriko B en mia indeksita listo de kazoj.

— Eble vi bonvolos doni al mi skizon pri la sinsekvo de la okaza?oj la? via memoro?

— Volonte, kvankam mi ne povas garantii portadon de ?iuj faktoj en mia menso. Intensa mensa koncentri?o kurioze emas forvi?i ?ion pasintan. Advokato kiu konas intime sian proceson kaj kapablas disputi kun fakulo pri ties fako, konstatas, ke unu-du semajnoj en la kortumoj denove forpelos tion el lia kapo. Tiel ?iu el miaj kazoj anstata?as la pasintan, kaj fra?lino Karero nebuligis mian rememoron pri Baskervila Halo. Morga? alia problemeto eble estos submetita al mia atento, kiu siavice forpu?os la belan francinon kaj la misfaman Apvudon. Kiom koncernas la kazon de la ?ashundo, tamen mi rakontos al vi la?eble precize la sinsekvon de la eventoj, kaj vi sugestos ion, kion mi eble forgesis.

Miaj esploroj pruvas tute sendispute, ke la familia portreto ne mensogis, kaj ke tiu ulo ja estis Baskervilo. Li estis filo de Ro?ero Baskervilo, la pli juna filo de kavaliro Karlo, kiu fu?is misreputacie al Sudameriko, kie oni diris, ke li mortis needzi?inte. Tamen li efektive edzi?is kaj generis unu filon, tiun ?i friponon, kies reala nomo samas kiel la patra nomo. Li edzinigis Berilan Garcia, belulino el Kostariko, kaj ?telinte konsiderindan sumon de publika nomo, li ?an?is sian nomon al Vandeluro kaj fu?is al Anglujo, kie li starigis lernejon en orienta Jork?iro. Lia kialo por provi tiun okupi?on estis, ke li konati?is kun ftiza instruisto dum la voja?o hejmen, kaj ke li uzis la kapablecon de tiu homo por sukcesigi la entreprenon. Frazero, la instruisto, tamen mortis, kaj la lernejo, kiu komenci?is bone, sinkis de misreputacio ?is misfamo. La Vandeluroj trovis konvene ?an?i sian nomon al Stepeltono, kaj li kunportis la resta?on de sia hava?o, siajn planojn por la estonteco, kaj sian ?aton de entomologio al suda Anglujo. Mi eksciis ?e la Brita Muzeo, ke li estis agnoskita spertulo pri la temo, kaj ke la nomo Vandeluro estis permanente donita al iu tineo, kiun li, dum siaj Jork?iraj tagoj, la unua priskribis.

Nun ni venas al tiu lia vivperiodo, kiu pruvi?is tiel intense interesa por ni. La fripono evidente enketis kaj konstatis, ke nur du vivoj intervenas inter li kaj la valora bieno. Kiam li iris al Devono, liaj planoj estis, mi opinias, sufi?e svagaj, sed ke li ekde la komenco intencis misfaron evidenti?as per tio, ke li kunprenis sian edzinon en karaktero de la fratino. La ideo utiligi ?in kiel loga?on estis klara en lia menso, kvankam li eble ne certis kiel estos aran?otaj la detaloj de lia komploto. Li intencis fine akiri la bienon, kaj li pretis uzi iun ajn ilon a? riski ion ajn tiucele. Lia unua pa?o estis establi sin la?eble proksime al sia prapatra hejmo, kaj lia dua pa?o estis kultivi amikecon kun kavaliro Karlo kaj kun la najbaroj.

La kavaliro mem rakontis al li pri la familia ?ashundo kaj tiel preparis la vojon al sia propra morto. Stepeltono, kiel mi da?re nomos lin, sciis, ke la koro de la maljunulo estis malsana, kaj ke ?oko mortigus lin. Tion li eksciis de doktoro Mortimero. Li a?dis anka?, ke kavaliro Karlo estis supersti?a kaj traktis tre serioze tiun malagrablan legendon. Lia in?enia menso tuj sugestis metodon, la? kiu la kavaliro povus esti mortigita kaj tamen oni apena? povus kulpigi la realan murdinton.

Konceptinte la ideon, li ekrealigis ?in kun konsiderinda rafineco. Ordinara planinto kontenti?us labori per sova?a ?ashundo. Utiligo de artefarita rimedo por pli diabligi la krea?on estis flagro de genio liaparte. La ?ashundon li a?etis en Londono de Ross kaj Mangles, la vendistoj en Fulamstrato. ?i estis la plej forta kaj plej sova?a, kiun ili posedis. Li transportis ?in per la Nord-devona fervojlinio, kaj mar?is longan distancon trans la erikejon, por alhejmigi ?in sen motivigo de komentoj. Li jam dum sia papili?asado lernis penetri la Grimpenan Mar?on, kaj tiel li trovis sekuran ka?lokon por la besto. Tie li enstaligis ?in kaj atendis oportunan okazon.

Sed tiu ne balda? venis. La maljuna sinjoro ne estis logebla ekster sian ?ardenon nokte. Plurfoje Stepeltono embuskis kun sia ?ashundo, sed senrezulte. ?uste dum tiuj senfruktaj ser?adoj li, a? pli precize lia aliancano, estis vidita de kamparanoj, kaj la legendo pri la demona ?ashundo estis denove konfirmita. Li esperis, ke lia edzino logos kavaliron Karlo al ties ruini?o, sed je tio ?i pruvi?is neatendite sendependa. ?i rifuzis klopodi por envolvi la maljunan sinjoron en sentimentan ligatecon, kiu eble liverus lin al la malamiko. Minacoj kaj, mi beda?ras diri, batoj malsukcesis persvadi ?in. ?i rifuzis enmiksi?i en tion, kaj dum kelka tempo Stepeltono estis plene haltigita.

Li trovis elirejon el la malfaciloj pro la hazardo, ke kavaliro Karlo, amiki?inte kun li, igis lin la peranto de sia bonfaremo rilate tiun misfortunan sinjorinon La?ra Liono. Prezentinte sin fra?lo, li sukcesis komplete influi ?in, kaj li komprenigis al ?i, ke se ?i akirus divorcon de sia edzo, li edzinigus ?in. Liaj planoj subite krizi?is pro ekscio, ke kavaliro Karlo intencis forlasi la Halon pro la konsilo de doktoro Mortimero, kun kies opinio li mem ?ajnigis konsenti. Li devis agi tuj, a? lia viktimo eble eskapus el lia potenco. Li do premis sinjorinon Liono, ke ?i skribu tiun leteron, petegante la maljunulon konsenti al ?i rendevuon vespere anta? lia foriro al Londono. Li poste per ?ajnvera argumento malhelpis ?in iri kaj tiel ricevis la okazon, kiun li atendis.

Reveturinte vespere el Kum-Tresio, li disponis tempon por alkonduki sian ?ashundon, pentri ?in per tiu infereca farbo, kaj gvidi la beston al la pordeto, kie li havis motivon supozi trovi la maljunan sinjoron atendanta. La hundo, incitite de sia mastro, transsaltis la pordeton kaj persekutis la malfeli?an kavaliron, kiu fu?is kri?ante tra la taksusa aleo. En tiu sombra tunelo vere devis esti terura vida?o tiu grandega nigra besto kun la flamaj muzelo kaj fajrantaj okuloj, salteganta post la viktimo. Li falis mortinta pro kormalsano kaj teruri?o fine de la aleo. La ?ashundo restis sur la herbokovrita rando, dum la kavaliro trakuris la? la pado, tiel ke videblis nenies spuro krom tiu de la viro. Vidante lin ku?i senmova la besto probable proksimi?is por snufi lin, sed trovinte lin morta, ?i denove returni?is. ?uste tiam ?i postlasis la piedsignojn, kiujn efektive rimarkis doktoro Mortimero. La ?ashundo estis alvokita kaj rapide forkondukita al sia ka?loko en la Grimpena Mar?o, kaj estis postlasita mistero, kiu perpleksis la a?toritatojn, alarmis la kamparon, kaj fine alportis la kazon sur la kampon de nia observado.

Tiom pri la morto de kavaliro Karlo Baskervilo. Vi perceptas ties diablan ruzecon, ?ar vere estus preska? neeble starigi proceson kontra? la reala murdinto. Lia sola kunkrimulo estis tia, kia neniam povus perfidi lin, kaj la groteska nepensebla naturo de la rimedo nur servis por igi ?in pli trafa. Amba? virinoj, implikitaj en la kazo — sinjorinoj Stepeltono kaj La?ra Liono — estis lasitaj forte suspektemaj pri Stepeltono. Sinjorino Stepeltono sciis, ke li projektis kontra? la maljunulo kaj anka? pri la ekzisto de la ?ashundo. Sinjorino Liono sciis nenion pri ili, sed ?i estis impresita de tio, ke la morto okazis je la horo de la nenuligita rendevuo konita nur de li. Tamen amba? estis sub lia influo, kaj ?e ili por li estis nenio timinda. La unua duono de lia tasko estis sukcese plenumita, sed restis la pli malfacila.

Eble Stepeltono ne sciis, ke ekzistas heredonto en Kanado. ?iuokaze li tre balda? eksciis pri tio per sia amiko doktoro Mortimero kaj sciigis lin tiu lasta pri ?iuj detaloj koncerne la alvenon de Henriko Baskervilo. La unua ideo de Stepeltono estis, ke tiu juna nekonato el Kanado povus eble esti mortigita en Londono, entute sen aliro al Devono. Li malfidis sian edzinon, de kiam ?i rifuzis helpi lin prepari kaptilon por la maljunulo, kaj estus tro riske lasi ?in longe for de lia vidkampo pro timo, ke li perdus sian influon al ?i. Pro tiu kialo li kunprenis ?in al Londono. Ili lo?is, mi trovis, en la Meksburga privata hotelo, en Krevenstrato, kiu fakte estis unu el tiuj, kiujn vizitis mia agento ser?anta atesta?on. Tie li enkarcerigis sian edzinon en ?ia ?ambro, dum li, aspekte ?an?ita per barbo, sekvis doktoron Mortimero al Bakerstrato, kaj poste al la stacidomo kaj al la Nordhumberlanda hotelo. Lia edzino iomete anticipis liajn planojn; sed ?i tiom timis sian edzon — timo bazita sur bruta mistraktado — ke ?i ne riskis skribi por averti la viron, kiun ?i sciis en dan?ero. Se tiu letero falus en la manojn de Stepeltono, ?ia propra vivo ne estus sekura. Finfine, kiel ni scias, ?i uzis la rimedon eltran?i la vortojn, kiuj formis la mesa?on, kaj adresi la leteron la? misformita manskribo. Tiu atingis la kavaliron kaj havigis al li la unuan averton pri la dan?ero.

Estis tre necese, ke Stepeltono akiru iun pecon de la vesta?oj de kavaliro Henriko tiel, ke se li eble estus devigita utiligi la hundon, li ?iam disponus rimedon por alspurigi ?in. La? karakterizaj senprokrasto kaj a?daco li tuj entreprenis tion, kaj ni ne povas dubi, ke la botpurigisto a? ?ambra servistino de la hotelo estis ri?e suba?etita por helpi lian projekton. Hazarde tamen la unua ?uo, akirita por li, estis nova kaj sekve senutila por lia celo. Li do redonigis ?in kaj akiris alian — tre instrua okazo, kiu definitive pruvis al mi, ke temas pri reala hundo, ?ar neniu alia supozo klarigus tiun avidon akiri malnovan ?uon kaj la indiferenton pri la nova. Ju pli stranga kaj groteska estas okaza?o, des pli ?i meritas esti zorge esplorita, kaj ?uste tiu punkto, kiu ?ajnas kompliki kazon, estas, kiam ta?ge konsiderita kaj science traktita, tiu, kiu probable prilumos ?in.

34
© 2012-2016 Электронная библиотека booklot.ru