Пользовательский поиск

Книга La ?ashundo de la Baskerviloj. Содержание - ?apitro 14 la ?ashundo de la baskerviloj

Кол-во голосов: 0

?apitro 14

LA ?ASHUNDO DE LA BASKERVILOJ

Unu el la neperfekta?oj de ?erloko Holmso — se fakte oni rajtas nomi tion neperfekta?o — estis, ke li ege malvolis komuniki siajn plenajn planojn al alia persono ?is la momento mem de la realigo. Parte tio sendube devenis de lia mastrema naturo, kiu ?atis superregi kaj surprizi tiujn, kiuj ?irka?is lin. Parte anka? pro lia profesia singardemo, kiu ur?is lin neniam riski. La rezultoj tamen estis tre ?agrenaj al tiuj, kiuj rolis kiel liaj perantoj kaj asistantoj. Mi ofte suferis tion, sed neniam pli ol dum tiu longa veturo en la mallumo. La granda aflikto estis anta? ni; finfine ni estis farontaj nian lastan klopodon, kaj tamen Holmso diris nenion, kaj mi povis nur konjekti pri lia estonta agado. Miaj nervoj vibris anticipe, kiam finfine la malvarma vento sur niaj viza?oj kaj la malhelaj vakaj spacoj amba?flanke de la vojo sciigis, ke ni estis denove sur la erikejo. ?iu pa?o de la ?evaloj kaj ?iu turni?o de la radoj pliproksimigis nin al nia superega aventuro.

Nian interparoladon malhelpis la ?eesto de la veturigisto de la luita kale?o, tiel ke ni devige parolis pri bagatela?oj, kiam niaj nervoj estis emocie kaj anticipe stre?itaj. Mi estis mal?ar?ita, post tiu nenatura sindeteno, kiam finfine ni preterpasis la domon de Frenklendo kaj sciis, ke ni proksimi?as al la Halo kaj al la scenejo de la agado. Ni ne veturis ?is la pordo, sed elkale?i?is proksime al la avenua enirejo. La kale?o estis pagita kaj ordonita reiri tuj al Kum-Tresio, dum ni komencis mar?i al Meripita Domo.

— ?u vi estas armita, Lestrado?

La eta detektivo ridetis.

— Dum mi havas mian pantalonon mi havas kokspo?on, kaj dum mi havas kokspo?on mi havas ion en ?i.

— Bone! Anka? mia amiko kaj mi estas pretaj kontra? krizoj.

— Vi ege malparolemas pri tiu ?i afero, sinjoro Holmso. Kia estas la nuna ludo?

— Atenda ludo.

— Je mia vorto, ?i ne ?ajnas esti tre gaja loko, — diris la detektivo kun ektremo, ?irka?rigardante al la mornaj deklivoj de la monteto kaj al la enorma nebulo ?vebanta super la Grimpena Mar?o. — Mi vidas la lumojn de domo anta? ni.

— Tio estas Meripita Domo kaj la fino de nia mar?ado. Mi devas peti, ke vi mar?u piedpinte kaj parolu ne pli la?te ol flustre.

Ni movi?is singarde la? la vojeto, kvaza? celante la domon, sed Holmso haltigis nin, kiam ni trovi?is ?irka? ducent pa?ojn for de ?i.

— Tio sufi?os, — li diris. — Tiuj ?tonegoj dekstre liveras admirindan ?irmilon.

— Ni atendu ?i tie, ?u?

— Jes, ni starigos ?i tie nian embusketon. Eniru tiun kava?on, Lestrado. Vi jam estis en la domo, ?u ne, Vatsono? ?u vi konas la situon de la ?ambroj? Kio estas tiuj latisaj fenestroj je tiu ?i ekstremo?

— Mi opinias, ke tiuj estas la kuirejaj fenestroj.

— Kaj tiu pretere, kiu brilas tiel hele?

— Tio estas certe la man?o?ambro.

— La rulkurtenoj estas levitaj. Vi konas la ?irka?a?on plej bone. Rampu kviete anta?en kaj vidu, kion oni faras — sed pro la ?ielo ne sciigu al ili, ke ili estas rigardataj!

Mi piedpintis sur la pado kaj ka?ris post la malalta muro, kiu ?irka?is la stumpan frukto?ardenon. Rampante en ?ia ombro, mi atingis lokon, de kie mi povis rekte enrigardi tra la senkurtena fenestro.

En la ?ambro estis nur du viroj: kavaliro Henriko kaj Stepeltono. Ili sidis profile al mi amba?flanke de ronda tablo. Amba? fumis cigarojn, kaj anta? ili estis kafo kaj vino. Stepeltono parolis vigle, sed la kavaliro aspektis pala kaj distrita. Eble penso pri tiu soleca mar?ado trans la misa?guran erikejon tre pezis sur lia menso.

Dum mi rigardis ilin, Stepeltono stari?is kaj lasis la ?ambron, dum kavaliro Henriko replenigis sian glason kaj klinis sin malanta?en sur la se?o, su?ante sian cigaron. Mi a?dis grincon de pordo kaj la krakan bruon de botoj sur gruzo. La pa?oj preterpasis sur la pado la?longe de la alia flanko de la muro sub kiu mi ka?ris. Transrigardante mi vidis la naturesploriston pa?zi anta? la pordo de kabano en angulo de la frukto?ardeno. ?losilo turni?is en seruro, kaj, kiam li enpa?is, a?di?is de interne stranga treni?a sono. Li enestis nur ?irka? unu minuton, kaj poste mi a?dis denove la ?losilon turni?i, kaj li preterpasis min kaj reeniris la domon. Mi vidis lin rekuni?i kun sia gasto kaj mi rampis kviete reen, kie miaj kunuloj atendis min, por rakonti al ili, kion mi vidis.

— Vi diras, Vatsono, ke la damo ne ?eestas, ?u? — Holmso demandis, kiam mi finraportis.

— Ne.

— Kie do ?i povas esti, tiel ke lumo estas en neniu alia ?ambro krom la kuirejo?

— Mi ne povas imagi, kie ?i estas.

Mi jam diris, ke super la granda Grimpena Mar?o ?vebis densa blanka nebulo. ?i drivis malrapide niadirekten kaj ba?mis mursimile je tiu flanko de ni, malalta sed dika kaj klare difinita. La luno brilis sur ?in, kaj ?i aspektis kiel muara glacikampo, kun la krestoj de foraj montetoj kvaza? rokoj portataj sur ?ia supra?o. La viza?o de Holmso estis turnita al ?i, kaj li murmuris senpacience, dum li rigardis ?ian limakecan drivon.

— ?i movi?as niadirekten, Vatsono.

— ?u tio gravas?

— Tre gravas, fakte — la sola afero sur la tero, kiu povus misaran?i miajn planojn. Li jam ne povos longe prokrasti. Estas jam la deka horo. Nia sukceso kaj eble lia vivo povas dependi de lia elveno anta? ol la nebulo kovros la padon.

La nokto estis bela kaj klara super ni. La steloj brilis malvarmaj kaj helaj, dum duonlumo banis la tutan scenejon per mola malcerta lumo. Anta? ni ku?is la malhela amaso de la domo, ?iaj segilforma tegmento kaj hirtaj fumtuboj akre konturitaj kontra? la ar?entoaspergita ?ielo. Lar?aj bendoj da ora lumo el la ternivelaj fenestroj etendi?is trans la frukto?ardenon kaj la erikejon. Unu el ili estis subite estingita. La servistoj jam forlasis la kuirejon. Restis nur la lampo en la man?o?ambro, kie la du viroj — la murdema gastiganto kaj la senscia gasto — plu babiladis fumante siajn cigarojn.

?iuminute tiu blanka laneckovrilo, kovranta duonon de la erikejo, drivis pli kaj pli proksimen al la domo. Jam ties unuaj maldensaj bukletoj kurbi?is trans la oran kvadraton de la lumigita fenestro. La fora flanko de la frukto?ardeno estis jam nevidebla, kaj la arboj elstaris en la kirli?o da blanka vaporo. Dum ni rigardis tion, la nebulgirlandoj venis rampe ?irka? amba? domangulojn kaj ruli?is malrapide la? unu densa amaso, sur kiu flosis la supra eta?o kaj la tegmento kvaza? fremda ?ipo sur ombreca maro. Holmso batis per pasia mano la ?tonegon anta? ni, kaj piedbatis senpacience.

— Se li ne elvenos dum kvarona horo, la pado estos kovrita. Post duona horo ni ne povos vidi niajn manojn anta? ni.

— ?u ni movi?u retro sur pli altan terenon?

— Jes, mi opinias, ke tio estus en ordo.

Do dum la nebula amaso fluis anta?en, ni retretis anta? ?i, ?is ni trovi?is je duonmejlo for de la domo, kaj da?re tiu densa blanka maro, dum la luno ar?entigis ?ian supran randon, fluis malrapide kaj senkompate anta?en.

— Ni tro malproksimi?is, — diris Holmso. — Ni nepre ne risku la eblecon, ke li estos atingita anta? ol li povos alveni nin. Je ?iu prezo ni devos postenigi nin, kie ni estas. — Li falis surgenuen kaj surterigis sian orelon. — Dank' al la ?ielo, mi opinias, ke mi a?das lin veni.

La bruo de rapidaj pa?oj rompis la silenton de la erikejo. Ka?rante inter la ?tonegoj ni fikse rigardis la ar?entkrestan amason anta? ni. La pa?oj plila?ti?is, kaj tra la nebulo, kvaza? tra kurteno, elpa?is la atendato. Li ?irka?rigardis surprizite, kiam li elmergi?is en la klaran stelbrilan nokton. Poste li ekiris rapide la? la pado, preterpasis proksime al nia ku?loko, kaj pluiris supren la? la longa deklivo malanta? ni. Mar?ante li ofte rigardis trans amba? ?ultrojn, kiel homo ne trankvila.

— ?it! — ekkriis Holmso, kaj mi a?dis akran klaketon de pistola ?ano. — Atendu! ?i venas!

A?di?is maldensa krispa piedbatado ie en la kerno de tiu rampanta amaso. La nubo estis malpli ol kvindek metrojn de kie ni ku?is, kaj ni gapis al ?i, ?iuj tri, malcertaj pri kia horora?o estas eksplodonta el tiu kerno. Mi estis proksima al ?erloko Holmso, kaj mi ekrigardis momente lian viza?on. ?i estis pala kaj ekzaltita, liaj okuloj brilis hele en la lunlumo. Sed subite ili ?ovi?is anta?en en rigida fiksita gapo, kaj liaj lipoj disi?is pro mirego. Sammomente Lestrado eligis teruritan krion kaj ?etis sin viza?-al-teren. Mi salte levi?is, mia senmova mano tenis mian pistolon, mia menso paralizita pro la timiga figuro elsaltinta al ni el la ombroj de la nebulo. ?ashundo ?i estis, grandega karbonigra ?ashundo, sed tian hundon neniam vidis homaj okuloj. Fajro flamis el ?ia malfermita bu?o, ?iaj okuloj ardis je subbrula rigardego, ?iaj makzelo kaj kolharoj kaj vangego konturi?is en flagra flamo. Neniam en delira son?o de malorda cerbo povus esti konceptita io pli sova?a, pli terura, pli infera ol tiu malhela formo kun la sova?a muzelo, kiu eksplodis al ni el la muro da nebulo.

Per longaj saltoj la enorma nigra krea?o saltis la? la pado, dense sekvante la pa?signojn de nia amiko. Tiel paralizitaj ni estis pro tiu fantomo, ke ni permesis al ?i preterpasi anta? ol ni regajnis nian kura?on. Tiam Holmso kaj mi amba? pafis samtempe, kaj la krea?o eligis hidan hurlon, kiu pruvis, ke almena? unu trafis ?in. ?i tamen ne haltis, sed saltegis anta?en. Malproksime sur la pado ni vidis kavaliron Henriko rerigardanta, kun la viza?o blanka en la lunlumo, la manoj levitaj hororite, gapanta senhelpe al la terura?o, kiu persekutas lin.

Sed la dolorkrio de la ?ashundo forblovis al la vento ?iujn niajn timojn. Se ?i estas vundebla, ?i estas mortemulo, kaj se ni povis vundi ?in, ni povos mortigi ?in. Neniam mi vidis homon kuri kiel Holmso kuris tiunokte. Oni taksas min rapidkurulo, sed li devancis min tiom, kiom mi devancis la etan profesiulon. Anta? ni, dum ni kuregis la? la pado, ni a?dis kri?ojn de kavaliro Henriko kaj la profundan blekadon de la ?ashundo. Mi venis ?ustatempe por vidi la hundon salti sur la viktimon, ?eti lin surterene kaj ekmordi ?e lia gor?o. Sed tuj poste Holmso jam sendis kvin kuglojn de sia revolvero en la flankon de la krea?o. Kun lasta ululo de agonio kaj malica ekmordo en la aero ?i ruli?is surdorsen, kvar piedoj gestis furioze, kaj poste ?i falis malrigide surflanken. Mi klini?is, anhelante, kaj premis mian pistolon al la terura briletanta kapo, sed ne necesis premi la ?anon. La giganta hundo estis mortinta.

Kavaliro Henriko ku?is senkonscia, kie li falis. Mi for?iris lian kolumon, kaj Holmso elspiris dankeman pre?on, kiam li vidis neniun vundon kaj ke la elsavo okazis ?ustatempe. Jam tremetis la palpebroj de nia amiko, kaj li feble klopodis movi sin. Lestrado ?ovis sian brandujon inter la dentojn de la kavaliro, kaj du timigitaj okuloj rigardis al ni.

32
© 2012-2016 Электронная библиотека booklot.ru