Пользовательский поиск

Книга La ?ashundo de la Baskerviloj. Содержание - ?apitro 12 morto sur la erikejo

Кол-во голосов: 0

?apitro 12

MORTO SUR LA ERIKEJO

Momenton a? du mi sidis senspira, apena? kapabla kredi al miaj oreloj. Poste miaj sentoj kaj mia vo?o revenis, dum premego de respondeco ?ajnis tuj levi?i de sur mia animo. Tiu malvarma, tran?a, ironia vo?o povis aparteni al nur unu viro en la tuta mondo.

— Holmso! — mi ekkriis. — Holmso!

— Elvenu, — li diris, — kaj bonvolu atenti pri la revolvero.

Mi klini?is sub la kruda lintelo, kaj jen li sidis ekstere sur ?tonego, kun la grizaj okuloj dancantaj amuzite, kiam ili trafis mian mirigitan mienon. Li estis svelta kaj eluzita, sed klara kaj vigla, la akra viza?o brunigita de la suno kaj malglatigita far la vento. En sia skotdrapa kompleto kaj tola kaskedo li aspektis kiel aliaj turistoj sur la erikejo, kaj li sukcesis, per tiu kateca ?ato al persona higieno, kiu karakterizis lin, ke lia mentono estu tiel glata kaj lia tola?o tiel senmanka, kvaza? li estus en Bakerstrato.

— Mi neniam estis pli kontenta vidante iun ajn dum mia vivo, — mi diris, vringante lian manon.

— A? pli mirigita, ?u?

— Nu, tion mi devas konfesi.

— La surprizo ne estas tute unuflanka, mi certigas. Mi ne konjektis, ke vi trovis mian okazan ?irmejon, tiom malpli ke vi estas en ?i, ?is mi trovi?is malpli ol dudek pa?ojn de la enirejo.

— Miaj piedsignoj, supozeble?

— Ne, Vatsono, mi timas, ke mi ne akceptus rekoni vian piedsignon inter ?iuj piedsignoj de la mondo. Se vi serioze deziros trompi min, vi devos ?an?i vian tabakiston; ?ar kiam mi vidas cigaredstumpon signitan Bradleo, Oksfordostrato, mi scias, ke mia amiko Vatsono trovi?as en la najbara?o. Vi vidas ?in tie apud la pado. Vi for?etis ?in, sendube, en tiu zenita momento, kiam vi eksturmis la senhoman kabanon.

— ?uste.

— Tion mi supozis kaj, konante vian admirindan persistemon, mi estis konvinkita, ke vi sidas embuske kun armilo enmanigebla, atendante la revenon de la lo?anto. Do vi fakte supozis min krimulo?

— Mi ne sciis, kiu vi estas, sed mi firme intencis eltrovi.

— Bonege, Vatsono! Kaj kiel vi trovis la lokon? Vi vidis min, eble, dum la nokto de la bagnula persekuto, kiam mi tiel malprudente permesis, ke la luno levi?u malanta? mi.

— Jes, mi vidis vin tiam.

— Kaj traser?is, sendube, ?iujn kabanojn ?is vi atingis tiun ?i?

— Ne, via knabo estis observita, kaj tio havigis al mi gvidilon, kie esplori.

— La maljuna sinjoro kun la teleskopo, sendube. Mi ne povis kompreni, kiam mi la unuan fojon vidis la lumon flagri sur la lenso. — Li stari?is kaj enrigardis la kabanon. — Ha, mi vidas, ke Kartrajto alportis kelkajn provizojn. Kio estas tiu ?i papero? Do vi iris al Kum-Tresio, ?u?

— Jes.

— ?u por viziti sinjorinon La?ra Liono?

— ?uste.

— Bone farite! Niaj esploroj evidente kuris paralele, kaj kiam ni kunmetos niajn rezultojn, ni posedos relative plenan konon pri la kazo.

— Nu, mi ?ojas en mia koro, ke vi ?eestas, ?ar vere la respondeco kaj la mistero amba? agacis miajn nervojn. Sed kiel, je la nomo de mirinda?oj, vi venis ?i tien, kaj kion vi faris? Mi supozis vin esti en Bakerstrato solvanta tiun kazon ?anta?an.

— Mi deziris, ke vi tion supozu.

— Do vi utiligas min, kaj tamen ne fidas min! — mi ekkriis iom amare. — Mi opinias, ke mi meritis de vi pli bonan rilaton, Holmso.

— Kara homo, vi estis tiel nemalhavebla por mi en tiu ?i kazo, kiel en multaj aliaj kazoj, kaj mi petas, ke vi pardonu min, se mi ?ajnis trompi vin. Efektive, parte pro via sekureco mi faris tion, kaj ?uste mia kompreno pri la dan?ero, en kiu vi trovi?is, emigis min veni kaj esplori la aferon proprapersone. Se mi estus kun kavaliro Henriko kaj vi, estas klare, ke mia vidpunkto estus la sama kiel la via, kaj mia ?eesto avertus niajn kapablegajn kontra?ulojn, ke ili gardu sin. En la nuna stato mi povis ?irka?iri, kiel ne estus eble, se mi lo?us en la Halo, kaj mi restas nekonata faktoro en la afero, preta en?eti mian tutan pezon en kriza momento.

— Sed kial teni min neinformita?

— Se vi scius, tio ne helpus nin, kaj eble povus konduki al malkovro de mi. Vi volus sciigi al mi ion, a? pro bonkoreco vi alportus al mi iun franda?on, kaj tiel starigus nenecesan riskon. Mi kunuligis Kartrajton — vi memoras la etulon el la mesa?ista oficejo — kaj li prizorgis miajn simplajn bezonojn: panbulko kaj pura kolumo. Kion plian deziru homo? Li havigis al mi kroman okulparon sur tre agema piedparo, kaj amba? estis netakseble valoraj.

— Do ?iuj miaj raportoj estis vanaj! — Mia vo?o tremis, kiam mi rememoris la penojn kaj la fieron, per kiuj mi verkis ilin.

Holmso elpo?igis faskon da paperoj.

— Jen viaj raportoj, kara homo, kaj tre atente fingrumitaj, mi certigas. Mi starigis bonegan aran?on, kaj ili malfruas nur unu tagon survoje. Mi devas tre varme gratuli vin pro la entuziasmo kaj la inteligento, kiujn vi sentigis pri la kazo eksterordinare malfacila.

Mi estis ankora? iom ofendi?ema pro la trompo direktita al mi, sed la varma la?do de Holmso forpelis la koleron. Mi sentis en mia koro, ke tio kion li diris, estas prava, kaj ke tio vere plej konvenis al nia celo, ke mi ne sciu, ke li estas sur la erikejo.

— Jam pli bone, — li diris, vidante la ombron forpasi de mia mieno. — Kaj nun sciigu al mi la rezulton de via vizito al sinjorino La?ra Liono — ne estis malfacile diveni, ke por viziti ?in vi iris, ?ar mi jam scias, ke ?i estas la sola persono en Kum-Tresio, kiu povas servi al ni en tiu ?i afero. Fakte, se vi ne irus hodia?, tre ver?ajne morga? mi irus.

La suno jam subiris, kaj krepusko mantelis la erikejon. La aero i?is malvarma, kaj ni eniris la kabanon por iom varmi?i. Tie, sidante kune en la duonlumo, mi informis Holmson pri mia interparolo kun la damo. Li estis tiom interesita, ke mi devis dufoje ripeti parton anta? ol li kontenti?is.

— Tio estas tre grava, — li diris, kiam mi finis. — Tio plenigas bre?on, kiun mi ne povis traponti en tiu plej komplika afero. Vi scias, eble, ke densa intimeco ekzistas inter tiu damo kaj Stepeltono, ?u?

— Mi ne sciis pri densa intimeco.

— Ne povas esti dubo pri tio. Ili renkonti?as, ili korespondas, ekzistas kompleta interkompreni?o. Nu, tio donis al ni tre potencan armilon. Se mi povus uzi ?in por malligi lian edzinon…

— Lian edzinon?

— Nun mi havigas al vi iom da informo, kompense pro tio, kion vi donis al mi. Tiu damo, kiu akcepti?is ?i tie kiel lia fratino, estas reale lia edzino.

— Bona ?ielo, Holmso! ?u vi certas pri via diro? Kiel li povis permesi, ke kavaliro Henriko enami?u al ?i?

— La enami?o de kavaliro Henriko povus malutili al neniu krom al kavaliro Henriko. Li aparte zorgis, ke kavaliro Henriko ne amindumu ?in, kiel vi mem observis. Mi ripetas, ke la damo estas lia edzino sed ne fratino.

— Sed por kio la komplika trompado?

— ?ar li anta?vidis, ke ?i pli utilus al li kiel virino libera.

?iuj miaj neelparolitaj instinktoj, miaj svagaj suspektoj, subite unuformi?is kaj centri?is al la naturesploristo. En tiu senpasia, senkolora viro, kun la pajla ?apelo kaj papilia reto, mi ?ajnis vidi teruran krea?on senfine paciencan kaj ruzan, kun rideta viza?o kaj murdema koro.

— ?uste li do estas nia malamiko, ?uste li postsekvis nin en Londono, ?u?

— Tiel mi de?ifras la enigmon.

— Kaj la averto… ?i certe venis de ?i?

— ?uste.

La formo de iu monstra miseco, duone vidita, duone divenita, ba?mis tra la mallumo, kiu ?irka?is min tiel longe.

— Sed ?u vi certas pri tio, Holmso? Kiel vi scias, ke ?i estas lia edzino?

— ?ar li sufi?e malatentis por sciigi al vi veran pecon da a?tobiografio, kiam li la unuan fojon renkontis vin, kaj tre ver?ajne li multfoje beda?ris tion poste. Li ja estis iam lerneja instruisto en Norda Anglujo. Nu, neniu pli facile spureblas ol instruisto. Ekzistas lernejaj agentejoj, per kiuj oni povas identigi iun ajn homon, kiu partoprenis la profesion. Iom da esploro sciigis al mi, ke iu lernejo fiaskis en abomenaj cirkonstancoj, kaj ke la posedinto — la nomo malsamis — malaperis kun sia edzino. La priskribo konfirmis. Kiam mi eksciis, ke la malaperinto estis dedi?inta sin al entomologio, la identigo estis kompleta.

La mallumo iom heli?is, sed multo restis ka?ita de la ombroj.

— Se tiu virino vere estas lia edzino, kie envenas sinjorino La?ra Liono?

— Tio estas unu el la punktoj, kiujn viaj esploroj lumigis. Via interparolo kun la damo tre multe klarigis la situacion. Mi ne sciis pri planata divorco inter ?i kaj ?ia edzo. Tiuokaze, supozante Stepeltonon needzi?inta, ?i sendube anta?vidis i?i lia edzino.

— Kaj kiam ?i estos maltrompigita?

— Nu, tiam ni eble trovos la damon utila. Nia unua devo estas viziti ?in morga?. ?u vi ne opinias, Vatsono, ke vi forestas tro longe de via prizorgato? Via loki?o devus esti ?e Baskervila Halo.

La lastaj ru?aj strioj jam forvelkis en la okcidento kaj nokto surku?is la erikejon. Kelkaj malfortaj steloj briletis sur viola ?ielo.

— Unu lasta demando, Holmso, — mi diris stari?ante. — Ver?ajne ne necesas sekretoj inter ni. Kion signifas ?io ?i? Kion li celas?

La vo?o de Holmso malla?ti?is, kiam li respondis:

— Temas pri murdo, Vatsono, rafinita, fridsanga, intencita murdo. Ne petu de mi detalojn. Miaj retoj proksimi?as al li, ?uste kiel la liaj proksimi?as al kavaliro Henriko, kaj kun via helpo li estas jam preska? sub mia potenco. Nur unu dan?ero povas minaci nin. Tio estas, ke li povas frapi anta? ol ni estos pretaj tion fari. Post ankora? unu tago, maksimume post du, mia enketo estos kompleta, sed ?is tiam gardu vian prizorgaton tiel atente, kiel iam ajn amanta patrino gardis sian malsanan infanon. Via hodia?a komisio pravigis vin, kaj tamen mi preska? volus, ke vi ne forlasus lian flankon… A?skultu!

Terura kri?o, longa krio de teruro kaj angoro, eksplodis el la silento de la erikejo. Tiu timiga krio glaciigis la sangon en miaj vejnoj.

— Ho, Dio mia! — mi ekspasmis. — Kio estas tio? Kion ?i signifas?

Holmso salte stari?is, kaj mi vidis lian malhelan atletan konturon ?e la kabana pordo, kun ?ultroj klinitaj, la kapo anta?en?ovita, la viza?o gapanta en la mallumon.

— ?it! — li flustris. — ?it!

La krio estis la?ta pro sia emfazego, sed ?i elsonoris ie fore sur la ombreca ebena?o. Nun ?i eksplodis al niaj oreloj, pli proksime, pli la?te, pli ur?a ol anta?e.

— Kie ?i estas? — Holmso flustris; kaj mi sciis pro la vibro de lia vo?o, ke li, la fera homo, estis skuita ?isanime. — Kie ?i estas, Vatsono?

— Tie, mi opinias. — Mi indikis en la mallumon.

— Ne, tie!

Denove la agonia krio trabalais la silentan nokton, pli la?ta kaj pli proksima ol iam. Kaj kun ?i almiksi?is nova sono, profunda balbuta murmuro, muzikeca kaj tamen minaca, levi?anta kaj mallevi?anta kiel la malakra konstanta murmuro de la maro.

27
© 2012-2016 Электронная библиотека booklot.ru