Пользовательский поиск

Книга La ?ashundo de la Baskerviloj. Содержание - ?apitro 7 la stepeltonoj de meripita domo

Кол-во голосов: 0

?apitro 7

LA STEPELTONOJ DE MERIPITA DOMO

La fre?a belo de la sekvinta mateno iomete forvi?is de niaj mensoj la mornan kaj grizan impreson postlasitan al ni amba? pro nia unua sperto ?e Baskervila Halo. Dum kavaliro Henriko kaj mi sidis matenman?ante, la sunlumo enver?i?is tra la altaj fostitaj fenestroj, direktante akvecajn kolormakulojn el la blazonoj kovrantaj ilin. La malhelaj paneloj ardis bronzece sub la oraj radioj, kaj estis malfacile konstati, ke tiu ?i fakte estas la ?ambro, kiu tiom mornigis niajn animojn en la anta?a vespero.

— Ver?ajne nin mem kaj ne la domon ni devas kulpigi! — diris la kavaliro. — Ni estis lacaj pro la voja?o kaj frostigitaj pro la veturo, sekve ni grize kontemplis la lokon. Jam ni estas fre?aj kaj bonstataj, do ?i estas denove tute agrabla.

— Kaj tamen ne estis afero komplete fantazia, — mi respondis. — ?u ekzemple vi hazarde a?dis iun, mi opinias virinon, ?emplorantan dum la nokto?

— Kurioze, ?ar mi duondorme ja supozis, ke mi a?das ion tian. Mi atendis dum kelka tempo, sed ?i ne ripeti?is, do mi konkludis, ke tio estis nur son?a.

— Mi a?dis ?in klare, kaj mi estas certa, ke ?i vere estis virina ?emploro.

— Ni devas tuj enketi pri tio.

Li sonorigis kaj demandis al Barimoro, ?u tiu povas klarigi nian sperton. ?ajnis al mi, ke la palaj trajtoj de la domservisto e? pli pali?is, dum li a?skultis la demandon de sia mastro.

— En la domo estas nur du virinoj, kavaliro Henriko, — li respondis. — Unu estas la kuireja servistino, kiu dormas en la alia alo. La alia estas mia edzino, kaj mi povas certigi, ke tiu sono ne originis ?e ?i.

Kaj tamen li mensogis tion dirante, ?ar hazarde post la matenman?o mi renkontis sinjorinon Barimoro en la longa koridoro kun plena sunlumo sur ?ia viza?o. ?i estis senemocia, peztrajta, granda virino kun severa fiksita bu?esprimo. Sed ?iaj perfidaj okuloj estis ru?aj kaj rigardis min el sub ?velintaj palpebroj. Do estis ?i, kiu ploris nokte, kaj se ?i tion faris, ?ia edzo nepre scias pri tio. Tamen li elektis la evidentan riskon esti malkovrita, deklarinte, ke ne estas tiel. Kial li faris tion? Kaj kial ?i ploris tiel amare? Jam ?irka? tiu palviza?a, bela, nigrabarba viro amasi?is atmosfero de mistero kaj de morno. ?uste li la unua trovis la kadavron de kavaliro Karlo, kaj nur liajn vortojn ni havis pri la cirkonstancoj anta? la morto de tiu maljunulo. ?u estis eble, ke estis Barimoro, finfine, kiun ni vidis en la fiakro sur Regentostrato? La barbo tre povus esti la sama. La fiakristo priskribis viron iom malpli altan, sed tia impreso povus esti erara. Kiel mi povus decidi?i pri tiu punkto definitive? Evidente, la unua faro estu konsulti la Grimpenan po?tiston kaj konstati, ?u la esplora telegramo vere estis metita en la proprajn manojn de Barimoro. Kia ajn estu la respondo, mi almena? havus ion raportindan por ?erloko Holmso.

Kavaliro Henriko devis ekzameni multajn paperojn post la matenman?o, tiel ke la tempo estis oportuna por mia promeno. Tio estis agrabla kvarmejla promeno la?longe de la erikeja rando, kiu venigis min fine al griza vila?eto, en kiu du pli grandaj konstrua?oj, kiuj konfirmi?is kiel la hotelo kaj la domo de doktoro Mortimero, staris alte super la ceteraj. La po?tisto, kiu estis anka? la vila?a spicisto, klare memoris la telegramon.

— Certe, sinjoro, — li diris, — mi liverigis la telegramon al sinjoro Barimoro ?e la Halo precize la? la instrukcio.

— Kiu liveris ?in?

— Jena mia filo. Jakobo, vi liveris tiun telegramon al sinjoro Barimoro ?e la Halo pasintsemajne, ?u ne vere?

— Jes, patro, mi liveris ?in.

— En liajn proprajn manojn, ?u? — mi demandis.

— Nu, li estis en la subtegmentejo tiumomente, do mi ne povis meti ?in en liajn proprajn manojn, sed mi transdonis ?in en la manojn de sinjorino Barimoro, kaj ?i promesis tuj liveri ?in.

— ?u vi vidis sinjoron Barimoro?

— Ne, sinjoro; kiel mi diris, li estis en la subtegmentejo.

— Se vi ne vidis lin, kiel vi scias, ke li estis en la subtegmentejo?

— Nu, supozeble, lia propra edzino sciis, kie li trovi?is, — diris la po?tisto incitite. — ?u li ne ricevis la telegramon? Se okazis eraro, sinjoro Barimoro mem rajtas plendi.

?ajnis senespere da?rigi plu la enketon, sed estis klare, ke malgra? la ruza?o de Holmso ni ne havis pruvon, ke Barimoro ne estis en Londono tiutempe. Supoze ke tiel estis — supoze, ke la sama homo estis tiu, kiu lastfoje vidis kavaliron Karlo viva kaj la unua postsekvanto de la nova heredinto, kiam tiu revenis al Anglujo. Kio sekvis? ?u li estis agento de aliuloj, a? ?u li havis iun propran minacan planon? Kiun avanta?on li ricevis, persekutante la familion Baskervilo? Mi pensis pri la stranga averto tondita el la ?efartikolo en Tempo . ?u tion faris li, a? eble faris ?in iu celanta kontra?bati liajn planojn? La sola imagebla motivo estis tiu sugestita de kavaliro Henriko, ke se la tuta familio estus fortimigita, tio sekurigus komfortan kaj permanentan hejmon por la Barimoroj. Sed certe tia klarigo estus tute nesufi?a por klarigi la profundan kaj subtilan komplotadon, kiu ?ajnis teksi nevideblan reton ?irka? la juna kavaliro. Holmso mem diris, ke neniu esploro pli komplika venis al li dum la longa serio de liaj sensaciaj esploradoj. Mi pre?is, mar?ante reen la? la griza soleca vojo, ke mia amiko balda? liberi?u de siaj zorgoj kaj povu alveni por mem sur?ultrigi tiun pezan ?ar?on de respondeco.

Subite miajn pensojn interrompis la bruo de kurantaj piedoj malanta? mi kaj vo?o, kiu vokis min la?nome. Mi turni?is, atendante vidi doktoron Mortimero, sed surprize al mi tiu estis nekonato kiu postsekvis min. Li estis malalta, svelta, razita, pudoraspekta viro, kun linkoloraj haroj kaj makzeloj ostecaj, inter tridek kaj kvardekjara, vestita en griza kompleto kaj pajla ?apelo. Stana skatolo por botanikaj specimenoj pendis de lia ?ultro, kaj li portis en unu mano verdan papilireton.

— Vi certe pardonos mian arogantecon, doktoro Vatsono, — li diris, atinginte anhele la lokon, kie mi staris. — ?i tie sur la erikejo ni estas homoj senpretendaj, kaj ne atendas formalan sinprezenton. Vi eble a?dis mian nomon de nia komuna amiko Mortimero. Mi estas Stepeltono de Meripita Domo.

— Tion sciigus al mi viaj reto kaj skatolo, — mi diris, — ?ar mi sciis, ke sinjoro Stepeltono estas naturesploristo. Sed kiel vi rekonis min?

— Mi vizitis Mortimeron, kaj li indikis vin tra la fenestro de sia konsultejo, kiam vi preterpasis. ?ar ni iros samdirekte, mi decidis atingi vin kaj min prezenti al vi. Espereble kavaliro Henriko ne iel misfartas post sia veturado, ?u?

— Li fartas tre bone, dankon.

— Ni ?iuj iom timis, ke post la trista morto de kavaliro Karlo la nova kavaliro eble rifuzos lo?i ?i tie. Postulas multon de ri?ulo, ke li venu entombigi sin en loko kia ?i tiu, sed ne necesas, ke mi diru al vi, ke tio signifas multon por la ?irka?a?o. Kavaliro Henriko supozeble ne havas supersti?ajn timojn pro la afero?

— Tio ne ?ajnas al mi probabla.

— Kompreneble vi konas la legendon pri la demona ?ashundo kiu hantas la familion, ?u ne?

— Mi a?dis pri ?i.

— Estas mirige, kiom kredemas la kamparanoj en tiu ?i regiono! Multaj el ili pretas ?uri, ke tian kreiton ili vidis sur la erikejo. — Li parolis ridetante, sed mi ?ajnis legi en liaj okuloj, ke li traktas pli serioze la aferon. — Tiu historio tre kaptis la fantazion de kavaliro Karlo, kaj mi ne dubas, ke ?i kondukis al lia tragika morto.

— Sed kiel?

— Liaj nervoj estis tiom incititaj, ke apero de iu ajn hundo povus efiki fatale lian malsanan koron. Mi opinias, ke li efektive vidis ion dum tiu lasta nokto en la taksusa aleo. Mi anta?timis similan katastrofon, ?ar mi tre ?atis la maljunulon kaj sciis, ke lia koro estis malforta.

— Kiel vi sciis tion?

— Mia amiko Mortimero sciigis min.

— Vi opinias do, ke iu hundo persekutis kavaliron Karlo, kaj ke pro tio li mortis je timo, ?u?

— ?u vi havas preferindan klarigon?

— Mi atingis nenian konkludon.

— ?u sinjoro ?erloko Holmso atingis konkludon?

Tiuj vortoj momente forrabis mian spiron, sed ekrigardo al la trankvila viza?o de mia kunulo vidigis, ke neniu surprizo estis celita.

— Estus vane por ni ?ajnigi, ke ni ne konas vin, doktoro Vatsono, — li diris. — La analoj de via detektivo atingis nin ?i tie, kaj vi ne povus glorigi lin sen tio, ke koni?u vi mem. Kiam Mortimero sciigis al mi vian nomon, li ne povis negi vian identecon. ?ar vi estas ?i tie, sekvas, ke sinjoro ?erloko Holmso mem interesi?as pri la afero, kaj mi kompreneble scivolas, kian vidpunkton li eble havas.

— Beda?rinde mi ne povas respondi tiun demandon.

— ?u mi rajtas demandi, ?u li mem intencas honorigi nin per vizito?

— Aktuale li ne povas lasi Londonon. Li havas aliajn esplorojn, kiuj postulas lian atenton.

— Tre doma?e! Li eble povus ?eti lumon sur tion, kio estas por ni malluma. Sed koncerne viajn proprajn esplorojn, se iel ajn mi povos servi al vi, espereble vi komandos min. Se mi havus iun indikon pri la naturo de viaj suspektoj, a? kiel vi intencas esplori la aferon, mi eble e? nun povus havigi al vi iun helpon a? konsilon.

— Mi certigas vin, ke mi estas ?i tie nur por viziti mian amikon kavaliron Henriko, kaj ke neniun helpon mi bezonas!

— Bonege! — diris Stepeltono. — Vi tute prave estas singarda kaj diskreta. Mi estas juste admonita pro tio, kion mi sentas entrudi?o nepravigebla, kaj mi promesas, ke mi ne plu mencios la aferon.

Mi venis ?is loko, kie mallar?a herba pado disi?is de la vojo kaj serpentumis trans la erikejon. Kruta rokaspergita monteto trovi?is dekstre, kiu en anta?a tempo estis enfosita kiel granitminejo. La faco, kiu frontis al ni, formis malhelan klifon, kun filikoj kaj rubusoj kreskantaj en ?iaj ni?oj. De super la fora deklivo flosis griza fumplumo.

— Modera promeno la? tiu ?i erikeja pado kondukos nin al Meripita Domo, — li diris. — Eble vi konsentos dedi?i horon, por ke mi havu la plezuron prezenti vin al mia fratino, ?u?

Mi unue pensis, ke mi devus esti apud kavaliro Henriko. Sed poste mi rememoris la amason da paperoj kaj fakturoj, kiuj malordigis lian kabinetan tablon. Estis certe, ke mi ne povus helpi lin pri ili. Kaj Holmso eksplicite diris, ke mi studu la najbarojn erikejajn. Mi akceptis la inviton de Stepeltono, kaj ni turni?is kune sur la padon.

— Mirinda loko estas la erikejo, — li diris, ?irka?rigardante al la ondanta montetaro, longaj verdaj huloj, kun krestoj el zigzaga granito supren?a?mantaj je fantaziaj sputoj. — Oni neniam tedi?as pri la erikejo. Neimageblaj estas la mirindaj sekretoj, kiujn ?i enhavas. ?i estas tiom vasta, tiom malfekunda kaj tiom mistera.

14
© 2012-2016 Электронная библиотека booklot.ru